Silfo

Silfo
klaso de mitaj estaĵoj
Informoj
vdr
Silfo.

Silfo[1] estas mitologia spirito de aero,[2] elementa feo de aero.[1] La termino originis en la 16a-jarcentaj verkoj de Paracelsus, kiu priskribis silfojn kiel nevideblaj estaĵoj de aero, elementaĵoj el aero.[3]

Ĉar la termino silfo originis ĉe Paracelsus, relative malmultas antaŭ-Paracelsaj legendoj kaj mitologio, kiuj povas esti fidinde asociata kun ĝi, sed grava kvanto da posta literaturo kaj okultismaj verkoj inspiriĝis de tiu ideo. Robert Alfred Vaughan notis ke "la naturaj sed poeziaj fantazioj" de Paracelsus probable faris pli grandan influon super sia epoko kaj postaj ol oni ĝenerale supozas, precipe ĉe la Rozkruculoj, sed ke tra la 18a jarcento ĝi iĝis "maŝinaro por teatraĵoj" kaj "operaj figurantoj kun flugiloj el gazo kaj brilaĵetoj."[4]

  1. 1,0 1,1 PIV - Silfo
  2. sylph. Oxford Dictionaries. Oxford Dictionary. Arkivita el la originalo je 2015-07-07. Alirita 11a de Decembro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-07. Alirita 2015-07-07.
  3. sylph - definition of sylph. The Free Dictionary. Alirita 11a de Decembro 2013.
  4. (September 1856) “Hours with the Mystics”, The Eclectic Magazine of Foreign Literature, Science, and Art 39, p. 36–49. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy